Todor Trajanov
EN LA NASKIĜA ARBARO

Ekdormas la aŭtuna arbaro en trankvilo.
La senfoliajn pintojn klintenas ĝi senmove.
Kaj ili kvazaŭ flustras nun inter si kun miro:
espero Maja kial ne vekas nin denove?

La nigraj horizontoj dormemas letargie.
Ĉe krutaj rokobordoj malhela akvo plaŭdas.
Malhelaj branĉoj kurbas super abismo tie,
jam bruon de venontaj glacioj ili aŭdas.

Folioj lastaj tremas en velko flave bruna
kaj falas: dorme ploras la arbareg' maljuna.
Kaj nimfo perdiĝinta, jam en beleco lasta,

palpebrojn mallevinte, timeme tie venas
kaj ĉe l' malforta brako trovitan orfon tenas:
unuan sian revon de Maj-mateno ĉasta.